Greka genocido

Grekaj civiluloj ploras la morton de samnacianoj. Smirno 1922.

La Greka genocido (greke Γενοκτονία των Ελλήνων, Genoktonia ton Ellinon), inkluzive de la ponta genocido, estis la sistema mortigo de la kristana otomana greka loĝantaro efektivigita en Anatolio dum la Unua Mondmilito kaj postaj jaroj (1914-1922) pro ilia religio kaj etneco[1]. Ĝi estis instigita de la registaro de la Otomana Imperio kaj la turka nacia movado kontraŭ la indiĝena greka loĝantaro de la Imperio kaj inkludis masakrojn, kontraŭvolajn deportadojn, kiuj ankaŭ inkluzivis mortomarŝojn, resumajn elpelojn, arbitrajn ekzekutojn kaj detruon de orientaj ortodoksaj kulturaj, historiaj kaj religiaj monumentoj[2]. Laŭ diversaj fontoj, plurcent mil otomanaj grekoj mortis dum ĉi tiu periodo. La plej multaj el la rifuĝintoj kaj pluvivantoj fuĝis al Grekio (aldonante pli ol kvaronon al la antaŭa loĝantaro de Grekio). Kelkaj aliaj, precipe tiuj en orientaj provincoj, rifuĝis en la najbara Rusa Imperio[3].

Fine de 1922 plumulto de la grekoj de Malgranda Azio aŭ fuĝis aŭ estis mortigitaj. Tiuj ceteraj estis transdonitaj al Grekio laŭ la kondiĉoj de la pli posta loĝantara interŝanĝo de 1923 inter Grekio kaj Turkio, kiuj formaligis la eliradon kaj baris la revenon de la rifuĝintoj. Aliaj etnoj estis simile atakitaj de la Otomana Imperio dum ĉi tiu periodo, inkluzive asirianojn kaj armenojn, kaj kelkaj fakuloj kaj organizoj agnoskis ĉi tiujn eventojn kiel parton de la sama genocida politiko.

La Aliancanoj de la Unua Mondmilito kondamnis la otomanajn registarajn masakrojn. Pli lastatempe, en 2007, la Internacia Asocio de Akademiuloj pri Genocidoj aprobis rezolucion agnoskante la otomanan kampanjon kontraŭ ĝiaj kristanaj malplimultoj, inkluzive de la grekoj, kiel genocido. Kelkaj aliaj organizoj ankaŭ trapasis rezoluciojn rekonante ke la otomana kampanjo kontraŭ ĉi tiuj kristanaj malplimultoj estis genocido, kiel same faris la naciajn parlamentojn de Grekio, Kipro, Usono, Svedio, Armenio, Nederlando, Germanio, Aŭstrio kaj la Ĉeĥa Respubliko.

  1. Jones, Adam. (2010) Genocide : a comprehensive introduction, ‑a eldono, Londono: Routledge, p. 163. ISBN 978-0-203-84696-4. OCLC 672333335.
  2. Law, Ian. (20an de oktobro 2014) Mediterranean racisms : connections and complexities in the racialization of the Mediterranean region. Basingstoke: Springer, p. 54. ISBN 978-1-137-26347-6. OCLC 893607294.
  3. Howland, Charles P., "Greece and Her Refugees", Foreign Affairs, 2011-10-11. (en-US)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search